Maria Reznik

(Alidirektita el Meri Reznik)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Maria Reznik
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1913 (1913-11-30)
en Bonaero
Morto 26-an de februaro 1996 (1996-02-26) (82-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco UsonoArgentino
Familio
Edz(in)o Tibor Sekelj
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Tibor kaj Maria Sekelj ĉe la Wajuru-oj borde de la rivero Guaporé, Brazilo

Maria Reznik, foje persone nomita "Meri" aŭ angligite "Mary", estis argentina esperantistino, plurlingva sekretariino, artistino kaj etnografia esploristino. Ŝi naskiĝis en Bonaero en 1914, en familio de belorusia deveno, kaj mortis en Novjorko la 26-an de februaro 1996. Inter la jaroj 1946 kaj 1951 ŝi estis la edzino de la esperantlingva ĵurnalisto kaj mondvojaĝanto Tibor Sekelj kaj tiutempe nomiĝis Maria Sekelj. Kune ili reveturis al Amazonio en 1948. Post tiu ekspedicio Tibor Sekelj verkis la libron «Donde La Civilizacion Termina» (Kie civilizacio finiĝas). En septembro 1949 en Bonaero Meri naskis filon, kiu ricevis la nomon Diego Reinaldo Sekelj, la antaŭnomon Diego laŭ filo de Kristoforo Kolumbo. Ankaŭ post la divorco la paro restis en proksimaj rilatoj. En 1954, dum Tibor Sekelj reveturis al Eŭropo, Mary kun la filo translokiĝis al Usono por laborokialoj. Tie ŝi renkontis Morris Bernstein, al kiu ŝi edziniĝis en 1955 kaj tiel restis ĝis la forpaso de Morris en 1990.

Fonto redakti