Messerschmitt Me 163

La Messerschmitt Me 163 estis Germania raketmotora ĉasaviadilo dum la dua mondmilito. Ĝi estis planita por defendo de strategie gravaj konstruaĵoj. Ĝi havis enorman altiĝan povumon (9.150 m en 2,5 minutoj) kaj rapidon, tiel ĝi rapide povis ekbatali kun la ataka aviadilo.

Messerschmitt Me 163
Me 163 (1945)

Ĝi ofte kraŝis, havis mallongan flugdaŭron (ĉ. 10 minutoj) kaj oni produktis el ĝi relative malmulte.

La tipa uzo de la raketa aviadilo estis: lanĉo per helpaj glisiloj, batalo dum glisado, surteriĝo, hejmentiro.

La Me 163 planis kaj konstruigis Alexander Lippisch ekde 1941. La Me 163A atingis unuafoje la limon de 1000km/h la 2-an de oktobro de 1941. La tipo Me 163BV18 Komet VA+SP atingis la 6-an de julio 1944 la rapidon de 1130km/h, kun la sama piloto Heinrich Dittmar.

Kiel defenda ĉasaviadilo, Me-163 havis teknikajn problemojn speciale en motoro. Nur por kelkaj minutoj Me-163 povis flugi, tial Me-163 ne povis ataki grandajn bombaviadilojn kiel B-17 kaj Lancaster.

Teknikaj datenoj redakti

Messerschmitt Me 163B-1:
Mezuroj Datenoj
Longo    5,92 m
Enverguro    9,33 m
Flugila surfaco    18,50 m²
Alto    2,74 m
Malpeza maso    1.908 kg
Flugmaso    4.310 kg
Propulsio    Walter HWK 109-509A-1
likvoraketa motoro kun 1.500 Kp-a ŝovforto en maralto resp. 1.700 kp en flugalto
Maksimuam rapido    1.002 km/h en alto de 9.150 m
Supergrunda rapido    170 km/h
Altiĝa povumo    81,6 m/s
Flugdaŭro kun propulsio    ok minutoj
Armiloj    du 30-mm-aj kanonoj, MK108
Skipo    unuviro

Literaturo redakti

  • Mano Ziegler: Raketenjäger Me 163 Tatsachenbericht von einem der überlebte, Motorbuch Verlag, ISBN 3-879-43372-0
  • Wolfgang Späte: Der streng geheime Vogel Me 163. Ihre Piloten, ihre Konstrukteure, ihre Einsätze, Nebel Verlag, ISBN 3-895-55142-2

Eksteraj ligiloj redakti