Metroo de Noida
metroo
Ĝeneralaj informoj
Loko Noida, Granda Noida, Utar-Pradeŝo,  Barato
Transportsistema speco metroo
Komenco de trafiko 25-a de januaro 2019
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 29,7 km
Nombro de linioj 1 (2)
Nombro de stacioj 21
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 435 mm
Posedanto Noida Metro Rail Corporation
Mapo
vdr

La Metroo de Noida (hindie नोएडा मेट्रो) estas metroo liganta la ĝemelurbojn de Noida, Granda Noida kaj YEIDA city en Gautam Buddh Nagar, Utar-Pradeŝo, Barato. La metroreto konsistas el unu linio (nomita Aqua Line), kun entuta longo de 29,7 kilometroj servanta 21 staciojn. Dua linio estas planita. La sistemo havas superterajn staciojn kaj uzas normŝpurajn trakojn. La linio estas ligita al Metroo de Delhio ĉe stacio Noida Sector 51 per piedira ponto.


Mapo

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti