Metropola areo de Vigo
La Metropola areo de Vigo estas urba regiono kiu etendiĝas tra la provinco galega Pontevedro, ĉirkaŭ la urbo Vigo (Hispanio). Ne konfuzu kun la komarko de Vigo.
Metropola areo de Vigo | |||
---|---|---|---|
Regiono | |||
![]() | |||
![]() | |||
metropola regiono [+] | |||
Lando | Hispanio | ||
Loĝantaro | 481 194 (2021) | ||
|
|||
![]() |
|||
Ĝi ne konstituiĝis kiel jura ento laŭ la hispana leĝaro pri loka administrado.
Projekto de oficiala difino
redaktiEn majo de 2009, la konsilisto de Prezidenco de la Xunta de Galicia (aŭtonoma registaro de Galegio), anoncis, en Vigo, proponon de metropola areo, kiu dekomence enhavus totalon de 14 municipoj kiuj estus la jenaj: Vigo, Cangas do Morrazo, Moaña, Soutomaior, Fornelos de Montes, Pazos de Borbén, Redondela, Nigrán, Baiona, Gondomar, Mos, O Porriño, Salceda de Caselas kaj Salvaterra de Miño.[1]
Referencoj
redakti- ↑ Propuesta para la creación de un área metropolitana de 14 municipios. La Voz de Galicia [1] Arkivigite je 2009-05-10 per la retarkivo Wayback Machine.