Metropola areo de Murcio

(Alidirektita el Metropolita areo de Murcio)

La Metropola areo de Murcio estas la metropola areo de la provinco de Murcio, en Hispanio, kiu havus kiel centra kerno la urbon de Murcio.

Metropola areo de Murcio
Regiono

LandoHispanio


Metropola areo de Murcio (Tero)
Metropola areo de Murcio (Tero)
Municipoj de la Metropolita areo de Murcio, laŭ Francisco Ruiz.[1]



Vikimedia Komunejo:  Murcia metropolitan area [+]
vdr

La Ministerio pri Loĝado de Hispanio konsideras, ke la «urba areo» de Murcio estas formata de 10 municipoj: Murcio, Molina de Segura, Alcantarilla, Las Torres de Cotillas, Archena, Santomera, Beniel, Ceutí, Alguazas kaj Lorquí.

Laŭ la censo de 2009 ĝi havus populacion de 633.683 loĝantoj, dise en totala areo de 1.230,92 km2, rezulte en loĝdenseco de 515 loĝ/km2.

Francisco Ruiz, partoprenanto de la projekto AUDES, limigis la etendon de la «metropola areo» Murcia - Molina de Segura - Alcantarilla super la bazo de la censo de 1998.[2] Tiu areo enhavus la municipojn de Murcio, Molina de Segura, Alcantarilla, Las Torres de Cotillas, Archena, Ceutí, Alguazas, Lorquí kaj Librilla. [1]

Laŭ la municipa censo de 2009 ties populacio estus de 611.965 loĝantoj, kuo areo de 1233,2 km², kio okazigas densecon de 496,24 hab/km².[3]

Krome konsiderindus kunurbaĵo Murcia-Orihuela kiel aglomeraĵo de la «metropola areo» Murcia - Molina de Segura - Alcantarilla kaj de la «urba areo» de Orihuela kun populacio totale de 776.784 personoj (2009), areo de 1.787,7 km² kaj loĝdenseco de 445,54 hab/km².[4]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 http://alarcos.inf-cr.uclm.es/per/fruiz/pobesp/dat/arc/areas-mun.pdf Arkivigite je 2009-12-14 per la retarkivo Wayback Machine Municipios que forman las áreas urbanas y metropolitanas Francisco Ruiz Arkivigite je 2009-02-03 per la retarkivo Wayback Machine 2009.
  2. Población de España - informo kaj mapoj (de Francisco Ruiz). Arkivita el la originalo je 2009-02-03. Alirita 2011-02-17.
  3. http://alarcos.inf-cr.uclm.es/per/fruiz/pobesp/dat/arc/areas-pob.xls Arkivigite je 2011-08-22 per la retarkivo Wayback Machine Población de las areas metropolitanas Francisco Ruiz Arkivigite je 2009-02-03 per la retarkivo Wayback Machine 2009.
  4. http://alarcos.inf-cr.uclm.es/per/fruiz/pobesp/dat/arc/conurbaciones.xls Conurbaciones en 2008 Francisco Ruiz Arkivigite je 2009-02-03 per la retarkivo Wayback Machine 2009.