La Meza Marko (hispane Marca Media, arabe , الثغر الأوسط, aṯ-Ṯaḡr al-Awsaṭ, "limo" aŭ "meza marko"), estis unu el la teritoriaj limoj en kiuj Al-Andalus, la antaŭa islama Iberia duoninsulo, estis dividita dum la ekzisto de la emirlando kaj kaliflando de Kordovo. Ĝi komenciĝis ĉe la naskiĝoj de la riveroj Doŭro kaj Taĵo kaj finiĝis ĉe la rivero Gvadiano.

Ruĝe, la eksteraj limoj de la markoj en mapo de la kaliflando de Kordovo.

Krom ĉefurbo de la Meza Marko, la urbo Toledo estis ĉefurbo de korao samnoma kiu, laŭ kelkaj aŭtoroj, etendiĝis suden ĝis la korao de Jajjano.[1]

Notoj redakti

  1. Aguirre Sádaba, Fco. Javier: El Jaén Islámico, en Historia de Jaén, Ed. Diputación Provincial, Jaén, 1982, ISBN 84-500-7889-X, pp. 172 kaj 174