La mezurradorado de geodeziisto estas instrumento por mezurado de distanco.

Mezurrado

Ĉiu rivoluo de la rado mezuras specifan distancon. Per kalkulado de la rivoluoj kun mekanika nombrilo konektita al la rado, eblas rekta mezurado de la distanco. Mezurradoj estas sufiĉe precizaj sur glataj surfacoj, kiel ekzemple stratoj aŭ trotuaroj. Sur malglata tereno, glitado kaj saltado povas redukti la precizecon. Mola sabla aŭ ŝlimeca grundo ankaŭ povas influi la ruladon de la rado. Ankaŭ obstakloj laŭ la pado influas precizecon.

La mezurrado estas uzata ĉefe por topografiaj determinadoj kie sufiĉas malalta precizeco. Ĝi ofte estas uzata dum laboroj de vojkonservado aŭ dum subteraj laboroj. Terkultivistoj uzas mezurradon por rapida mezurado de distancoj tro malkonvenaj por mezuri kun la mezurbendo.