MichaelMiĥaelo (la 17-an de marto 1973, Kameruno — la 19-an de aprilo) estis la unua vira 'parolanta' gorilo. Li havis funkcian vortprovizon de pli ol 600 signoj de Usona signolingvo, instruita de Koko, virina gorilo; doktoro Francine Patterson (al kiu la goriloj aludis per signo "penni"); kaj alia personaro de Universitato Stanford. Miĥaelo, orfo, pasigis la plej parton de sia vivo en Woodside, Kalifornio, kie li fariĝis loka famulo kaj konata pentristo, kreante vivkolorajn abstraktajn verkojn.

Biografio redakti

Miĥaelo estis gorilo, kies gepatroj estis mortigitaj, kiam li ankoraŭ estis infano. Laŭ la filmo Koko: Konversacio kun Gorilo, liaj prizorgantoj sentis, ke li provis rilati la morton de sia patrino pro la manoj de ŝtelĉasistoj uzante signolingvon. En la aĝo de tri jaroj li estis alportita por vivi kun Koko en Stanford.

La plej ŝatata koloro de Miĥaelo estis flava, kaj liaj plej ŝatataj televidaĵoj estis Sezamostrato kaj Najbarejo de Mistero Roĝerso. Li ĝuis aŭskulti Luĉano Pavarotti kaj rigardadi bildojn. Miĥaelo ankaŭ ĝuegis pentrarton, kaj konsideris ĝin tre serioze, kontraŭe al Koko, kiu pentrus amuze. [1]

Uzado de lingvo redakti

Miĥaelo havis vortprovizon de pli ol 600 signoj, kelkaj de kiuj li lernis de Koko. Ili ambaŭ uzis 'fetoro' por 'floro' kaj 'lipo' por 'knabino'. Pro la muskol-skeleta diferenco inter simioj kaj homoj, la du goriloj uzis modifitan version de signoj de Usona signolingvo, adaptitaj por iliaj fizikaj kapablecoj.

"Squash meat gorilla. Mouth tooth. Cry sharp-noise loud. Bad think-trouble look-face. Cut/neck lip (girl) hole."[2]

Morto redakti

Miĥaelo mortis pro koratako je la 19-an de aprilo 2000. Koko kaj lia pli freŝa potenca amiko, Ndume, funebris lian forpason dum pluraj monatoj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. "Citaĵo el la reto" Arkivigite je 2019-01-28 per la retarkivo Wayback Machine La Gorila Fondaĵo / Prenite la 23 oktobro, 2016
  2. "KokoFLIX Videoblog Archive" Arkivigite je 2012-02-12 per la retarkivo Wayback Machine La Gorila Fondaĵo / Koko.org, la 23 Marto, 2008.