Mica (Mureș)

komunumo en Rumanio
(Alidirektita el Mica (Mureş))
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Mica

Mica [mika] (hungare: Mikefalva) estas komunumo en Rumanio sudokcidente de Târgu Mureș. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Abuș, Căpâlna de Sus, Ceuaș, Deaj, Hărănglab kaj Șomoștelnic.[1]

Mika
Komunuma sidejo
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Mureș
Alinome Mikefalva (hungare), Nickelsdorf (germane)
Iama hungara departemento Kis-Küküllő
Situo 46° 22′ N, 24° 25′ O (mapo)46.36805555555624.4125Koordinatoj: 46° 22′ N, 24° 25′ O (mapo)
Mica (Mureș) (Rumanio)
Mica (Mureș) (Rumanio)
DMS
Map
Alto super maro 299 m
Poŝtkodo 547400
Loĝantaro
– komunumo 4.539 (en 2011)
– vilaĝo 544 (en 2011; 583 en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 118218
vdr

Hărănglab ĝis 1968 apartenis al Băgaciu.[2]

La vilaĝo Mica havas nur okonon de la komunumaj loĝantoj, sed ĝi havas bonan trafikan ligon per la distrikta vojo DJ142 al Târnăveni okcidente kaj Sângeorgiu de Pădure oriente.

Loĝantaro redakti

En 1910 ĝi havis 549 loĝantojn (hungaroj, rumanoj) kaj en 1992 579 (rumanoj, 88 % da hungaroj).

Historio redakti

Ĝia unua skriba mencio estas el 1332 kiel ekleziejo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 Mikefalva apartenis al Hungario (Kis-Küküllő).

Fontoj redakti

  1. Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
  2. HOTARARE nr. 2747 din 16 decembrie 1968 pentru modificarea … (HTML). Alirita 2015-03-13.

Eksteraj ligiloj redakti