Microsoft SwiftKey

SwiftKey estas eniga metodo por Android kaj iOS-aparatoj, kiel saĝtelefonoj kaj tabulkomputiloj. SwiftKey uzas miksaĵon de artefaritaj inteligentaj teknologioj, kiuj ebligas al ĝi antaŭdiri la sekvantan vorton, kiun la uzanto intencas tajpi. SwiftKey lernas de antaŭaj mesaĝoj kiujn vi tajpis en Gmail, Facebook ktp.

SwiftKey
Aŭtoro
  • Jon Reynolds
  • Dr Ben Medlock
Programisto TouchType Ltd. (Parto de Microsoft)[1]
Operaciumo iOS, Android
Evoluigstato aktiva
Programtipo Virtuala klavaro
Permesilo Mallibera programaro
Retejo swiftkey.com
vdr

La kompanio malantaŭ SwiftKey estis fondita en 2008 fare de Jon Reynolds, D-ro Ben Medlock kaj Chris Hill-Scott. Ĝi laboras kun pli ol 100 homoj. La sidejo estas ĉe la oficejoj de Microsoft en Paddington, Londono, kaj aliaj oficejoj situas en San Francisco, Usono, kaj Seulo, Sud-Koreio. En septembro 2013, SwiftKey anoncis serion de financaj serioj B totalaj USD 17.5 milionoj kaj gvidita de Index Ventures kune kun Octopus Investments kaj Accel Partners. En februaro 2016, SwiftKey estis aĉetita fare de Microsoft, por $ 250 milionoj. [2]

Avantaĝoj de SwiftKey redakti

  • Ĝi funkcias per la plurlingva eniga sistemo de Swiftkey. Ne plu necesas ŝalti inter pluraj klavararanĝoj.
  • Ĝi sugestas vortojn por povi pli rapide tajpi. Se ekzemple vi tajpas “cirkau”, per tuŝeto vi povas ŝanĝi tion al “ĉirkaŭ”.
  • Ĝi enhavas logikajn vortkombinojn. Se ekzemple vi tajpas “mi ne”, aŭtomate SwiftKey sugestas la vortetojn “estas”, “scias” kaj “povas”. Tio ege plirapidigas la tajpadon!

Subtenataj lingvoj redakti

Swiftkey ekzistas por pli ol 100 lingvoj. Por Android maksimume kvin lingvoj estas samtempe uzeblaj, por iOS maksimume du.

Esperanto redakti

Subteno por Esperanto ekzistas ekde septembro 2016 por Android [3] kaj ekde majo 2017 por iOS.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti