Mignon estas la nomo de tajpilo de la germana kompanio AEG.

Mignon Modell 2, 1906
Mignon Modell 4, 1924

Tiu tajpilo estis konstruita en 1903 de Friedrich von Hefner-Alteneck kaj produktita dum 1904 ĝis 1934 de la germana kompanio AEG. Ĝi uzis cilindron, kiu portis la literojn. La cilindro estis ŝanĝebla. Je la modelo 4, kiu estis liverita ekde 1924, pli ol 36 diversaj cilindroj estis haveblaj, i. a. ankaŭ du cilindroj kun cirilaj literoj. Ekde 1933 plibonigita versio estis vendita kiel Olympia Plurotyp.

Al ĉiu litercilindro apartenis litertabulo kun la skribeblaj literoj. Ĝi devis esti fiksita sub montrilo en la maŝino. En la bildo ĝi videblas maldekstre sube. Per la maldekstra mano la montrilo estis metita super la deziratan literon. La litercilindro estis per mekanismo turnigita kaj ŝovita tiel, ke la koncerna litero troviĝis super la papero. Per puŝo de la presklavo per la dekstra mano la litercilindro tajpis la literon sur la paperon. Per alia klavo spaco estis kreita. La papero estis movigita unu paŝon antaŭen. La modelo 4 aldone havis returnigan klavon.

Skribi en Esperanto redakti

Ekzistis litercilindro kun ĉapelo. Kun tiu, uzante la returnigan klavon, oni povis skribi en Esperanto.

Eksteraj ligiloj redakti