Miguxês [miguŝes] aŭ "Miguxa lingvo" estas vorto uzata en Brazilo por nomi volan misuzon de portugallingvo fare de adoleskantoj, ĉefe adoleskantinoj, en interreto, ĉefe en e-parolado kaj blogoj. La vorto venas el miguxa, amikinnjo, en brazila adoleskantina slango.

Ĝenerale, oni ŝanĝas (neregule) la frikativajn konsonantojn per X kaj foje la intervokala R per L, la finajn O per U kaj E per I, alie oni metas sensonajn H ene vortoj kaj uzas majusklojn neregule. La celo estas igi la lingvaĵon ŝajne pli infana kaj ornami la vortojn. Kompreneble, multaj slangaj vortoj estas uzataj.

"Ideologia" celo, ŝajne, estas ĉagreni junajn plenkreskulojn, kiuj eble havas adoleskantajn gefratojn. Kelkaj junaj plenkreskuloj, ĉagreniĝas per tio, kaj nomas tiun "ideologion" "miguxa nihilismo"

Exemploj:

  • Oi MiGuxa LiNdUxXa!!!!!! = normale portugala Oi, amiga linda! (Saluton, bela amikino).
  • aIx tIpOw aXiM eU nAuMm xEi xi dEvO faZeR isU = normale portugala Aí, tipo assim, eu não sei se devo fazer isso (Nu, mi volas diri, mi ne scias ĉu mi devas fari tion).

Eksteraj ligiloj redakti

MiGuXeiToR © ® ™ Arkivigite je 2010-03-23 per la retarkivo Wayback Machine Tradukilo portugala-miguŝa