Mihály Esterházy (ĉambelano)

Grafo (poste duko) Mihály Esterházy [mihAj esterhAzi], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Esterházy Mihály estis hungara ĉambelano. Lia nobela antaŭnomo estis galántai. Li estis filo de Pál Esterházy (palatino), lia frato estis Miklós Antal Esterházy.

Mihály Esterházy [1] naskiĝis la 4-an de majo 1671 en Hungara reĝlando en Fraknó (nuntempa Forchtenstein en Aŭstrio). Li mortis la 24-an de marto 1721 en Habsburga Imperio en Vieno.

BiografioRedakti

Mihály Esterházy lernis en Vieno. Li estis departementestro de Sopron (reĝa departemento). Li havis ankaŭ signifajn titolojn en kortego de Habsburgoj, ekzemple ĉambelano, konsilisto. En 1694 li edziĝis.

KontribuaĵojRedakti

Regula regum amor et timor sive Ladislaus rex Hungariae… (1688)

FontojRedakti