KATONA Mihály estis hungara reformita pastro, geografo naskita en Satmaro la 9-an de oktobro 1764 kaj mortinta en Búcs la 9-an de majo 1822.

Biografio redakti

Mihály Katona studis en Debreceno kaj li iĝis bibliotekisto de la loka kolegio en 1790. Poste de 1793 li studis en la universitato de Frankfurto. Post tri jaroj li revenis kaj instruis en Komárom. De 1803 ĝis sia morto li estis pastro en Búcs. Li verkis la plej altnivelan naturgeografion de sia tempo en hungara lingvo.

Verkoj redakti

  • A föld mathematikai leírása…(Komárom, 1814);
  • Közönséges természeti földleírás (Pest, 1824).

Fontoj redakti