Búč

(Alidirektita el Búcs)

Búč, hungare Búcs (en ambaŭ lingvoj pron. bUĉ) estas vilaĝo en Slovakio en regiono Nitra, en distrikto Komárno.

Búč
municipo de Slovakio
Administrado
Poŝtkodo 946 35
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 128  (2017) [+]
Loĝdenso 36 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 48′ N, 18° 27′ O (mapo)47.80666666666718.443055555556Koordinatoj: 47° 48′ N, 18° 27′ O (mapo) [+]
Alto 117 m [+]
Areo 31,5 km² (3 150 ha) [+]
Búč (Slovakio)
Búč (Slovakio)
DEC
Búč
Búč
Situo de Búč

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Búč [+]
vdr
Búč situas en la plej griza parto
Preĝejo de Búč
Katolika preĝejo de Búč

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

la vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj. Danubo troviĝas ne tro for, la ĉirkaŭaĵo situas inter Danubo-branĉoj. Komárno troviĝas 28 km-ojn for.

Historio redakti

Laŭ la arkaikaĵoj hungaroj setlis ekde la 9-a jarcento. La unua mencio devenis de 1208 en formo Bulchu. La kampoj apartenis al ekleziuloj de Esztergom, sekve estis tie templo kaj klostro. En 1311 armeo de Mateo Csák (ĉAk) bruldetruis la vilaĝon. La turkoj havis la vilaĝon inter 1549-1683, dume la loĝantoj pagis imposton ankaŭ al Esztergom. En 1910 loĝis tie 1584 da homoj (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Esztergom (reĝa departemento), al distrikto de Párkány. La vilaĝo trovis sin en Ĉeĥoslovakio ekde 1920. Inter 1938-1945 la loko rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 1243 da homoj (1164 hungaroj, 79 slovakoj). La turismo kaj vinkulturo prosperas.

Vidindaĵoj redakti