Mihály Kováts

hungara kuracisto

Mihály Kováts [mihAj kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kováts Mihály estis hungara kuracisto, botanikisto, kemiisto, membro de Hungara Sciencula Societo (1832).

Mihály Kováts [1] naskiĝis la 4-an de julio 1768 en Korlát. Li mortis la 22-an de junio 1851 en Mezőcsát.

Biografio redakti

Mihály Kováts frekventis mezlernejon en Sárospatak, poste universitaton en Pest (urbo), kie li ricevis diplomon en la fruaj 1790-aj jaroj. En Vieno kaj Svislando li spertiĝis kiel kuracisto. Hejmenveninta en 1795 li ne nur kuracadis, sed ankaŭ li okupiĝis pri la hungara lingvo, botaniko kaj mineraloj. En 1849 li translokiĝis al Mezőcsát. Lian imponan bibliotekon heredis kolegio de Sárospatak.

Verkaro (elekto) redakti

  • Szükségben való és segedelem tábla a vízbe fúlt, megfagyott és holtan születni látszott kisdedekre nézve (1798)
  • Lexikon Mineralogicum enneaglottum (1822)
  • Medicina forensis (1828)
  • Háromnyelvű fejtő természethon titoktan orvostudományi műszótára (Trilingva kuracista vortaro), (1845-1848)

Fontoj redakti