Korlát estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Gönc. La loknomo signifas: balustrado.

Blazono de Korlát

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

La vilaĝo situas laŭ rojo, laŭ traira flankovojo, laŭ iama fervojo Hidasnémeti-Szerencs. Encs kaj Abaújszántó troviĝas po 14, Sárospatak kaj Szerencs po 30, Miskolc 55 km-ojn.

Historio redakti

Korlát estis loĝata jam dum la neolitiko. La unua mencio okazis en 1332 en formoj Corardi, Cunradi, Conradi, Corradi, sed oni menciis ankaŭ la kirkon. En 1640 la turkoj detruis la vilaĝon kaj dum jarcento ĝi ne estis loĝata. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis tie 608 homoj, escepte 4 ĉiuj hungaroj.

En Korlát migra poŝto servas.

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En Korlát naskiĝis kuracisto, akademiano Mihály Kováts.

Eksteraj ligiloj redakti