Mihály Patzier [mihAj pacier], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj pli komplete Patzier Mihály Ignác estis hungara kemiisto, akademia instruisto.

Mihály Patzier [1] naskiĝis la 25-an de septembro 1748 en Hungara reĝlando en Korompa (nuntempa Krompachy en Slovakio) (aliaj biografioj mencias aliajn datenojn!), li mortis la 29-an de aŭgusto 1811 en Selmecbánya (nuntempa Banská Štiavnica en Slovakio).

Biografio redakti

Mihály Patzier akiris diplomon en Akademio de Selmec en 1784 sed supozeble jam antaŭ la studentaj jaroj li laboris en diversaj metalurgiaj fabrikoj. Post siaj studoj li estis ĉambelana kemiisto en Selmecbánya. En 1788 li instruis en la akademio matematikon, fizikon kaj maŝinteknologion. Ekde 1792 ĝismorte li estis katedrestro pri kemio, mineraloj kaj metalurgio. Li ricevis la titolon imperiestra kaj reĝa konsilisto pri minejoj.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Anleitung zur metallurgischen Chemie (1805) - 4 volumoj

Fontoj redakti