Mikaelo Forgats (forgaĉ) estis transilvania saksa politikisto, diplomato naskita en Braŝovo la 29-an de septembro 1563 kaj mortinta en Braŝovo la 16-an de januaro 1633.

Kariero redakti

Mikaelo Forgats en 1585 estis en la servo de la vojvodo Petro de Valaĥio. De 1596 en Braŝovo oni elektis lin la konsilantaron de saksoj. En 1612 li estis sendito ĉe la reganto Gabrielo Báthori, poste ĉe la vojvodo Radul de Moldavio. Ankaŭ ĉe Gabrielo Bethlen li reprezentis la urbon. Li skribis taglibron ĝis 1631.

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon