JÓZSA Miklós [jOĵa] estas rumania hungara pedagogo, lokhistoriisto, lernolibroverkisto. Li naskiĝis en Tinoasa la 20-an de junio 1934. Li estas la pli aĝa frato de instruisto, lernejhistoriisto Benjámin Józsa.

Biografio redakti

La familio de Miklós Józsa en 1943 translokiĝis en vilaĝon Biborțeni. Miklós Józsa akiris diplomojn de bazlernaja instruisto en Ŝtata Porinstruista Instituto de Cristuru Secuiesc (1952), poste pri hungara lingvo kaj literaturo en Universitato Bolyai de Kluĵo (1956) kaj ĝis 1961 li instruis en Deĵo, poste li estis ĝis 1968 lerneja fakinspektisto. Pli poste li instruis ĝis 1996 en Liceo Bethlen Gábor de Aiud, kies li estis direktoro, vicdirektoro (1978-1986). Li estas unu el redaktoroj de retejo nagyenyed.ro. Li estas la fondintano de lernejmuzeo, aŭtoro de biografioj de pli ol 200 renomaj personoj de Aiud.

Libroj redakti

  • Gyermek- és ifjúsági irodalom (kunulaŭtoroj: Erzsébet Jarosievitz, László Király, Zsigmond Vita. 1973. dua eldonaĵo 1983);
  • 150 éves nagyenyedi tanítóképzés 1853-2003 (kunulaŭtoro), Mvh.,2003.

Fonto redakti

  • Erdélyi magyar ki kicsoda, 2010.

Eksteraj ligiloj redakti