PAPP Miklós K. Papp estis hungara ĵurnalisto, historiisto naskita la 29-an de oktobro 1837 en Deĵo kaj mortinta la 12-an de februaro 1880 en Koloĵvaro.

Biografio

redakti

En 1867 Miklós Papp fondis kaj redaktis ĝis sia morto la ĵurnalon Magyar Polgár, ekde 1874 li redaktis la gazeton Történeti Lapok, en 1876 – 78 la semajngazeton Hölgyfutár. Li eldonis la aŭtobiografion de Kata Bethlen (Gr. Bethlen Kata életének maga által való leírása, Kolozsvár, 1881). Li tradukis hungaren la pamfleton titolitan Ein Blick (Rigardeto) de István Széchenyi (Kolozsvár, 1870).

Verkoj pli gravaj

redakti
  • Caraffa és az eperjesi vértörvényszék (Pest, 1863);
  • Régi képek a krónikából (rakontoj, Kolozsvár, 1864);
  • Az 1735-i zendülés története (Kolozsvár, 1865).
  • Magyar Életrajzi Lexikon