Mikojan-Gureviĉ MiG-15

La Mikojan-Gureviĉ MiG-15 (NATO raportnomo: Fagot) estas soveta jetmotora ĉasaviadilo de la 1950-aj jaroj.

MiG-15 de la pola armeo
MiG-15

Motoro de Mig-15 estas kopio de unu brita jeta modelo. Anglio vendis al Sovetunio unu sian motoron, kvankam Usono konsilis ne fari tion pro komunismeco de Sovetunio. Angloj respondis, ke soveta scienco ne kapablas uzi la motoron forte. Sed sovetaj sciencistoj sukcesis eĉ plibonigi la motoron, tiel aperis bona ĉasaviadilo, kiu kapablis kontraŭi Sabre poste.

La unua prototipo ekflugis en decembro de 1947. Ĝi estis uzata ekde 1949 kaj aktive apartenis Korean militon. Oni produktis el ĝi 8000 ekzemplerojn kaj vendis eĉ al la komunismaj aliancanoj.

Sovetia kosmonaŭto Jurij Gagarin mortis dum la flugo kun tiu aviadilo (1968).

La aviadilo flugis per rapido de ĉ. 840-1.070 km/h kaj havis la atingopovon de 900 km kaj maksimuman flugalton de 15.500 m.

Ivan Koĵedub estris sovetajn pilotojn, kiuj helpis al Nord-Koreio MiG-15 dum Korea milito. Sed oni malpermesis al li aparteni atakojn (por eskapi malfamon se usonanoj kaptos sovetan heroon de dua mondmilito)

Vidu ankaŭ redakti