Mikrobiologio de la Lyme-malsano

La boreliozo LymeLyme-malsano estas ĉiam pli ofte aperanta, infekta malsano kaŭzata de almenaŭ tri specioj de Gram-negativaj bakterioj de la genro Borelio, apartenantaj al la ordo de Spiroketaloj. (Al tiu ĉi ordo apartenas ankaŭ la treponemoj kaj leptospiroj.) La genro Borelio havas almenaŭ 37 konatajn speciojn, el inter kiuj hodiaŭ 12 estas suspektataj kiel kaŭzantoj de Lyme-malsano. La nombro de genetike rilataj mikrobo-stamoj estas nekonata. Tiujn borelio-speciojn, kiuj certe kaŭzas Lyme-malsanon, oni nomas kolektive Borrelia burgdorferi sensu lato.