Miloš Rudolf
ĉeĥa esperantisto
Miloš RUDOLF (naskiĝis la 4-an de decembro 1923 en Olomouc - mortis la 17-an de januaro 1988) estis ĉeĥa esperantisto.
Miloš Rudolf | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de decembro 1923 en Olomouc |
Morto | 17-an de januaro 1988 (64-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • ĉeĥa |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Li laboris kiel vicprezidanto de Esperanto-klubo en Olomouc. Kiam en 1952 estis likvidita EAĈSR (ĉar „la internacia lingvo de laboristoj estis la rusa“), la esperantistaj kluboj restis sen gvidado. En 1955 Miloš Rudolf iniciatis fondon de Tutŝtata konsulta komitato esperantista (TKKE), kies sekretario li estis ĝis 1957, kiam ĝin anstataŭis jam oficiale aprobita Ĉeĥoslovaka Esperanto-komitato, kies laboro kondukis al refondo de ĈEA en 1969.
Fonto
redakti- Nekrologo en Starto 4/1988