Minas-Ĝerajsa Fromaĝo

Minas-Ĝerajsa Fromaĵo estas fromaĝo tradicie produktita en la brazila subŝtato Minas-Ĝerajso.

Minas-Ĝerajsa Fromaĝo

La specoj redakti

Ĝi venas en tri specoj, nomitaj Frescal (freŝa fromaĝo), Meia-cura (iomete maturiĝinta fromaĝo) kaj Curado (maturiĝinta fromaĝo). Ekzistas ankaŭ kvara speco konata kiel Queijo Padrão (norma fromaĝo) estis evoluigita pli ĵuse kaj povas esti trovata en preskaŭ ĉiuj superbazaroj kaj legombutikoj en Brazilo. Minas-Ĝerajsa Fromaĵo estas farita de bovina lakto laŭ la tradicio. Normale ĝi estas maturigita nature en subĉielaĵo aŭ super kuiriloj por sekiĝi pere de la varmeco.

Frescal redakti

Fromaĝo Frescal estas servita tre freŝa, proksimume 4-10 tagojn post preparo, daŭre blanka kaj delikata. La bona fromaĝo Frescal devas esti suka, mola, iomete grajneca kaj de milda gusto. Ĝi ne estas bona por kuiri.

Curado redakti

Fromaĝo Curado estas preta por konsumo kiam la suko vaporiĝis kaj la fromaĝo solidiĝis kaj akiris flavecan nuancon. Ĝi estas iomete pli grajniganta ol la fromaĝo Frescal kaj kun pli forta gusto.

Agnosko redakti

Laŭ IPHAN Nacia Instituto pri Historia kaj Arta Heredaĵo de Brazilo ĉi tiu fromaĝo estas agnoskata kiel ne materiala heredaĵo de la subŝtato de Minas-Ĝerajso.

Eksteraj ligiloj redakti