Minejo Stachanov (Ostrava)

(Alidirektita el Minejo Staĥanov (Ostrava))

Minejo Hubert (poste Minejo Stachanov) (legu Staĥanov), en Hrušov estis fondita en la jaro 1854 fare de Těžířstvo bratří Kleinů (Ministaro de fratoj Kleinidoj) kaj nomita ĝi estis laŭ unu el ili. Sed en la minadkampo minlaboroj okazis jam ekde la jaro 1849. En la jaro 1855 la minejon aĉetis Norda fervojo de Ferdinando.

La unua granda rekonstruo kaj modernigo de minejo okazis en la jaro 1870-1876. Enkadre de parta rekonstruo en la jaro 1898 estis instalita en la ekspluata ŝakto nova vapora ekspluata maŝino kun pli granda povumo. Tiutempe tio estis la plej granda vapora ekspluata maŝino ĉe la minejoj de Norda fervojo de Ferdinando. Dum plua rekonstruo en la jaroj 1911-1916 estis fondita aerumiga ŝakto Vrbice, kiu havis finan profundecon 386,7 metroj. En la jaroj 1924-1928 sekvis kompleta rekonstruo de minejo Hubert inkluzive de maŝina parko. La tuta trafiko estis elektrigita. La minŝakto estis plilarĝigita al diametro 6 metroj kaj ĝi atingis profundecon 386 metroj. Tiutempe jam estis instalita elektra ekspluata maŝino kun ŝanĝejo Ward-Leonard Ilgner kun povumo 1500 ĉevalfortoj. La ŝtala ŝaktoskafaldo estis alta 35 metrojn.

Post la dua mondmilito la minejo estis naciigita kaj ekde la 1-a de januaro 1946 enmembrigita en nacian entreprenon Ostravaj-karvinaj minejoj (OKM) Ostrava. En decembro de la sama jaro la minejo estis alinomita je Minejo Stachanov laŭ soveta ŝok-laboristo Aleksej Staĥanov.

Enkadre de rekonstruo kaj modernigo de la minejoj de OKM estis parte rekonstruita ankaŭ la minejo Stachanov. En la jaro 1961 sekvis komuna rekonstruo de minejoj Vítězný únor, Urx kaj Stachanov, kiu estis finita en la jaro 1970. Ekde la jaro 1964 tiuj ĉi tri minejoj estis kunigitaj en unu nacian entreprenon. La minejo Stachanov tiel fariĝis helpuzino. La ekspluatado mem estis finita la 1-an de julio 1966 kaj ĝi estis aligvidita al nova ŝakto Vítězný únor 2.

La minejo Stachanov estis la 1-an de januaro 1974 organize nuligita kaj la minadkampo dividita inter minejoj Vítězný únor kaj Urx. La minejŝakto Stachanov profunda 568,7 metroj, la aerumiga ŝakto Stachanov profunda 474,5 metroj kaj la ŝakto Vrbice profunda 386,7 metroj estis superŝutitaj en la jaro 1992.

La minejo Hubert konstruis por siaj laboristoj du koloniojn. La laborista kolonio U jámy Hubertovy (Ĉe ŝakto de Hubert) estiĝis en la jaro 1877 kaj ĝi havis 44 teretaĝajn domojn. Tiuj ĉi domoj estis en la jaroj 1961-1964 iom post iom rekonstruitaj. Plua laborista kolonio Vrbice estiĝis en la jaroj 1900-1912 kaj tiu havis ok unuetaĝajn domojn.

Areo de la aerumiga ŝakto Vrbice kun siaj ŝaktoskafaldo alta 16,5 metroj kaj du ŝnuregujoj kun diametro 2,5 metroj estas nacia kultura memorigaĵo de Ĉeĥio. La ŝaktoskafaldo estis forpafita en la jaro 1998.

Al la 1-a de aprilo 1990 la minejo Vítězný únor estis alinomita je Minejo Odra. Ne estis dum tio respektata la fakto, ke minejo de la sama nomo ekzistis jam en la jaroj 1908-1967. La ekspluatado de la minejo Odra estis tute finita la 30-an de junio 1994, kiam estis simbole suprenveturigita el la minejo lasta vagono. Skipa ŝakto n-ro 2 estis superŝutita kaj la ŝaktoskafaldo forpafita la 6-an de novembro 1998.

Vidu ankaŭ redakti