La misio sui iuris estas la plej embria formo de apartajura katolika eklezio en la Katolika Eklezio. Temas pri teritorio en misia zono kie kristanismo ankoraŭ malmulte enradikiĝis, ĉar la misia laboro ĵus komenciĝis, fazo dirita implantatio Ecclesiae (esprimo latina signifanta “starigo de la eklezio” en zono kie ĝi ne ĉeestas).

Karakterizoj redakti

En tiutipa misia teritorio ne jam ekzistas paroĥo, nur kapeloj kaj etaj komunumoj; ne ĉeestas presbiteroj, sed nur misiistoj alvenintaj de fore.

Kiam misio fariĝas sui iuris (nome: "proprajura"), ĝi apenaŭ komencas ĝui kelke da aŭtonomio kaj da strukturo: ĝia gvido estas konfidita al unu de la pastroj kiu estas nomata de la papo. Iom post iom, kun la kresko de la komunumo, ĝi povas fariĝi apostola prefektujo, apostola vikariujo kaj, fine, diocezo. La misioj sui iuris estis enkondukitaj en eklezian jurisdikcion kun dekreto Excelsum de la 12-a de septembro 1896.[1] Hodiaŭ tiaj misioj sui iuris estas ok (2015).

Notoj redakti

  1. John P. Beal et al., op. cit., p. 508

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti