La mistrala normo estas lingva normo, kiu konkuris la klasikan normon de la okcitana lingvo. La mistrala normo aperis en 1853 en la verkoj de Joseph Roumanille, kaj poste en tiuj de Frédéric Mistral post 1854. La mistrala normo fakte uzas en la provenca lingvo francajn literumojn, dum la klasika normo estas pli proksima al la mezepoka okcitana literumo.