Mljet (itale Meleda, latine Melita) estas insulo en Kroatio antaŭ la bordoj de Suda Dalmatio, ĉ. 30 km nordokcidente de Dubrovnik. La insulo havas la surfacon de ĉ. 100 km² el kiu 90 % estas arbarokovrita, tiel la plej forte arbarizita insulo en la Mediteraneo.

Mljet
insulo [+]

AkvejoAdriatiko

Supermara alteco514 m. i. J. [+]
Koordinatoj42° 45′ N, 17° 32′ O (mapo)42.74517.535Koordinatoj: 42° 45′ N, 17° 32′ O (mapo)
Ĉefa lokoBabino Polje
Plej alta punktoVeliki grad
- alteco514 m. i. J.

Longo37 km (23 mi)
Larĝo3,2 km (2 mi)
Areo98 km² (9 800 ha) [+]
Loĝantaro1 088 [+] (2011)
HorzonoUTC+01:00 [+]

Mljet (Kroatio)
Mljet (Kroatio)
DEC
Mljet
Mljet
Map
Mljet

Vikimedia Komunejo:  Mljet [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Granda Lago de Mljet
Mapo

Geografio redakti

La okcidenta parto de le insulo formas la nacian parkon de Mljet, kiun ĉirkaŭas la mara areo. Politike, la insulo Mljet hodiaŭ estas komunumo ene de provinco Dubrovnik-Neretva kun 1.111 loĝantoj (stato 2001) en multaj setlejoj, kiuj situas insulinterne. Ĉefloko estas Babino Polje en centro de la insulo.

Historio redakti

La insulon menciis jam Homero en la Odiseo kiel insulon Kalypso. Pli poste la insulon loĝis iliroj, poste konkeris romianoj, kiuj uzis ĝin kiel ekzilejon.

Ekde la 6-a jc., Mljet apartenis al al Bizanca imperio kaj integrita en la 8-a jarcento en Dalmatio. En la 12-a jac. benediktanoj posedas la insulon ĝis 1345, kiam okupas ĝin la serboj. Nur triono de la insulo restis por la abatejo.

Pluan ĝeneralan historion vidu ĉe Dalmatio.

Eksteraj ligiloj redakti