Moderatoro

Vikimedia apartigilo
  • La unua signifo de Moderatoro, kaj laŭ PIV la sola signifo, estas moderigaĵo, materialo en nuklea redaktoro, kiu malakcelas la rapidajn neŭtronojn. Sinonimo: Nuklea moderigilo.
  • Slange oni uzas la vorton ankaŭ por moderiganto (hobia, libervola) aŭ moderigisto (profesia) homo, kiu plenumas iun gvidan, kondukantan aŭ regadan rolon en iu komunumo. Ekzemple en publikaj diskutoj kutime ekzistas moderiganto, kaj same en psikologe respektive psikoterapiiste gviditaj interparoloj, ekzemple de interkverelantaj geedzoj aŭ aliaj familianoj.
  • En interreto moderatoroj aŭ moderigantoj estas specialaj uzantoj en forumoj, kiuj havas rajtojn forigi nekonvenajn mesaĝojn, redakti mesaĝojn, kiuj ne konformas al reguloj de la forumo (enhavas insultaĵojn, sakraĵojn), dividi aŭ kunmeti temojn, fermi tro akrajn temojn kaj forigi ilin. En kelkaj forumoj moderatoro ankaŭ havas rajtojn forbari uzantojn por certa tempo aŭ uzi iujn aliajn rimedojn por ŝanĝi la rajtojn de uzantoj. En pluraj lokoj oni nomas moderatorojn administrantoj. Tio ne ĉiam veras, en kelkaj forumoj (ekzemple phpBB) administrantoj havas multe pli da rajtoj.