Moldava Olimpika Komitato

nacia olimpika komitato de Moldavio

La Moldava Olimpika Komitato (rumane Comitetul Național Olimpic al Republicii Moldova CNORM) estas neprofitdona organizaĵo, kiu funkcias kiel la Nacia Olimpika Komitato (NOK) de Moldavio. Ĝi kreiĝis en 1991 kaj estis internacie agnoskita en 1993. Kiel NOK, la Moldava Olimpika Komitato celas subteni moldavajn atletojn, sporton en Moldavio kaj organizi tiujn Olimpikajn Ludojn, kiuj okazas/okazu en Moldavio, kvankam ĝis la jaro 2024 ankoraŭ nek okazis nek estonte antaŭvidatas Olimpikaj Ludoj en la lando.

Moldava Olimpika Komitato
emblemo
Nacia Olimpika Komitato
Komenco 29-a de januaro 1991
Lando(j) Moldavio vd
Sidejo Kiŝinevo, Moldavio
Ĉefestro(j) Nicolae Juravschi vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Eksteraj ligiloj redakti