Moldava leo

(Alidirektita el Moldava leŭo)

La moldava leo (laŭ la rumana vorto leu, pluralo lei, por "leono") estas la oficiala valuto en Moldavio. Unu leo egalvaloras al 100 bani (ban, pluralo bani, mallongigo "b"). La monero de plej eta valoro egalas al 1 ban. Post la malfondiĝo de Sovetunio kaj la ŝtata sendependiĝo de la Respubliko Moldavio, dum novembro 1993 la rusia rublo perdis la funkcion de oficiala valuto en la lando, kaj enkondukiĝis la propra ŝtata valuto.

Moldava leŭo
valuto
Ŝtato:  Moldavio
Subdivido: 100 bani
Kodo laŭ ISO 4217: MDL
Mallongigo: MDL
Ŝanĝokurzo 1 EUR = 16,770 MDL

(24-a de majo 2007)

vdr

Inter la jaroj 1993 kaj 1999 la kurzo de la valuto tre malstabilis kaj tial daŭre ne tre aprezatas de la landa civitanaro. Pli kaj pli la homoj kutimiĝis kalkuli kaj pagi per usonaj dolaroj. Daŭre la usona dolaro en Moldavio estas ĝenerale akceptata, ekonomie stabila pagilo. Kaze ke usona monbileto estas en nedifektita stato, apenaŭ ie en Moldavio estas problemo pagi per ĝi. Ekde pli-malpli la jaro 2005 la komuna eŭropa valuto eŭro pli kaj pli aprezatas, kaj pli kaj pli da vendaĵoj ŝanĝas siajn prezojn de usonaj dolaroj al eŭroj.

Ankaŭ la bankoj de Moldavio ne estas alte respektataj de plej multaj civitanoj. Plej multaj homoj ne ŝparas monon en kontoj, sed hejme stokas rezervojn da dolaro- aŭ eŭro-monbiletoj.

moneroj redakti

 
monero: 1 moldava ban
  • 1 ban
  • 5 bani
  • 10 bani
  • 25 bani
  • 50 bani

monbiletoj redakti

 
monbileto: 1 moldava leo
  • 1 Leu - "Mănăstirea Căpriana"
  • 5 Lei - "Biserica Sf. Dumitru din Orhei"
  • 10 Lei - "Mănăstirea Hîrjauca"
  • 20 Lei - "Cetatea Soroca"
  • 50 Lei - "Mănăstirea Hîrbovăţ"
  • 100 Lei - "Cetatea Tighina"
  • 200 Lei - "Primăria Municipiului Chişinău"
  • 500 Lei - "Chişinău Catedrala"
  • 1000 Lei - "Parlamentul Republicii Moldova"

Eksteraj ligiloj redakti