Monaĥejo de Horezu

La monaĥejo de Horezu (rumane Mănăstirea Horezu), de la Rumana Ortodoksa Eklezio, estis konstruita en la jaroj 1690 kaj 1693 de la valaĥa princo Constantin Brâncoveanu en la loĝloko Horezu (Vâlcea, Rumanio). Ĝi estas konsiderita kiel majstra ĉefverkaĵo de la "Brâncoveanu-stilo". Ĝi elstaras pro la ekvilibro kaj pureco de la arkitekturaj linioj, la riĉeco de la skulpitaj detaloj, la religiaj komponaĵoj kaj la pentraĵoj. En la 18-a jarcento estis en la monaĥejo lernejo por pentristoj (murpentraĵoj kaj ikonoj) kiu famis en la tuta eŭropa sudoriento. Ĝia biblioteko konservas elstarajn eldonaĵojn el la 16-a jarcento de klasikaj aŭtoroj. En 1993 ĝi estis deklarita kiel Monda heredaĵo de UNESKO.

Monaĥejo de Horezu
Mănăstirea Horezu
monaĥejo
Bazaj datoj
Konstrustilo Brâncovenesc art vd
Estiĝo 1687
Lando Rumanio vd
Situo Horezu
Adreso Str. Mănăstirii 164-164 A,164 B, sat aparținător Romanii de Jos; oraș Horezu
Areo 22
Situo
Geografia situo 45° 10′ 7″ N, 24° 0′ 25″ O (mapo)45.168624.0069Koordinatoj: 45° 10′ 7″ N, 24° 0′ 25″ O (mapo)
Monaĥejo de Horezu (Rumanio)
Monaĥejo de Horezu (Rumanio)
DEC
Monaĥejo de Horezu
Monaĥejo de Horezu
Situo de Monaĥejo de Horezu
Map
Monaĥejo de Horezu
Retejo http://www.orasul-horezu.ro/home
vdr