Monaĥejo de Sobrado

La monaĥejo Sankta Maria de Sobrado estas hispana monaĥejo fondita dum la Mezepoko, kiu situas en Sobrado (Korunjo, Galegio). La monaĥejo estis fondita en 952 fare de Hermenegildo Alóitez, Grafo de Présaras kaj lia edzino grafino Patra Gundesíndez, kiu en 958 transdonis la graflandon al la monaĥejo kaj en la sama jaro, la grafo retiriĝis kaj mortis tie antaŭ decembro 966 aperas dokumentoj jam en la malfrua 10a jarcento, kun la nomo Sankta Savinto. La historio de la unuaj 150 jaroj de la monaĥejo estas ne sufiĉe studitaj. Oni scias ke en la frua dek-dua jarcento la monaĥejo estas forlasita.

Monaĥejo kun la preĝejo.

En 2015, post la aprobo fare de Unesko de la plilongigo de la Jakoba vojo en Hispanio al "Vojoj de Santiago-de-Kompostelo: Franca vojo kaj vojoj de norda Hispanio", ĝi estis inkluzivita kiel unu el la individuaj heredaĵoj.