Monaĥinejo Donndorf

Monaĥinejo Donndorf (germane: Kloster Donndorf, latine: Monasterium monialium in Thundorff) estas iama abatejo de cistercianinoj en Wiehe, Germanujo. Ĝi situas ueste de Donndorf (ekde 1928 parto de Wiehe) malantaŭ sudeoste antaŭiĝinta arbareto kun stratligilo rekta al Donndorf ĉe la rando de Turingia Baseno.

Ero klostra

Historio redakti

Menciitas la monaĥinjo unuafoje en la 1250-a jaro. Ankoraŭ antaŭ 1272 translokiĝis cistercianinoj el Bachra (Rastenberg) ĉi tien.[1]

Dum la kamparanaj ribeloj sturmprenis en 1525 krimemaj uloj la ensemblon kaj post Reformacio la tuto malfonditis kaj iĝis latina lernejo.[2] Pri la eksa klostro ordonis ekde 1540 la grafoj de Werthern-Wiehe kaj ekde 1869 la grafoj de Werthern-Bachra. Kontinue servis la eksa klostra kirko kiel funebra kaj entombiga preĝejo al la menciitaj senjoroj kion atestas la ĝis hodiaŭ konserviĝanta kripto. Oni kultivis 170 hektarojn da tereno kaj ekspluatis 250 hektarojn da arbaro.

Komunista lernejmalkonstruo kaj reviviĝo post Turniĝo redakti

En 1945 la komunistoj eksproprietigis la Werthern-ojn sen rekompenco. La en 1887 sude alkonstruita lernejo, masiva trietaĝa konstruaĵo, forigitis en 1947 fare de la komunistaj humanistoj kiel simbolo de nobelara regado. Inter 1994 kaj 1996 restaŭritis la plej gravaj eroj klostraj kaj fine eblis ekgasteco de la lernejo Ländliche Heimvolksschule[3]

La tuta ensemblo kun parte historia stratopavimo kaj ĝiaj malnovaj ejoj indas esti vizitataj.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Mötsch 2011, p. 193-196
  2. E. Böhme kaj E. Geiling: "Beiträge zur Geschichte von Kloster und Klosterschule Donndorf", Wiehe 1911
  3. Hejmpaĝo

Literaturo redakti

  • Georg Dehio: Handbuch der deutschen Kunstdenkmäler. Thüringen. Unua eldono. Deutscher Kunstverlag München/Berlin 1998, ISBN 3-422-03050-6, p. 710.
  • Matthias Ludwig: Donndorf. Ĉe: Die Mönchs- und Nonnenklöster der Zisterzienser in Hessen und Thüringen, volumo, prilaboris Friedhelm Jürgensmeier und Regina Elisabeth Schwerdtfeger (= Germania Benedictina Bd. IV/1). St. Ottilien 2011, p. 370–382, ISBN 978-3-8306-7450-4.
  • Johannes Mötsch: "Bachra". Ĉe: Historische Sektion der Bayerischen Benediktinerakademie (eld.): Die Mönchs- und Nonnenklöster der Zisterzienser in Hessen und Thüringen. (= Germania Benedictina, IV/1), EOS Verlag Erzabtei St. Ottilien, München 2011, ISBN 978-3-8306-7450-4

Eksteraj ligiloj redakti