Monda Komerca Centro Dubaja

La Monda Komerca Centro Dubaja aŭ en angla Dubai World Trade Centre (DWTC), (arabe مركز دبي التجاري العالمي) estas nuboskrapulo en Dubajo, UAE, kiu estis starigita en 1979. Ĝi estas tiucele konstruita komplekso por eventoj kaj ekspozicioj. La konstruaĵo aperas en la monbiletoj de 100 dirhamoj.

Monda Komerca Centro Dubaja
arkitektura strukturo
Lando Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj vd
Situo Dubajo
Situo
Geografia situo 25° 13′ 32″ N, 55° 17′ 20″ O (mapo)25.22558333333355.288769444444Koordinatoj: 25° 13′ 32″ N, 55° 17′ 20″ O (mapo)
Monda Komerca Centro Dubaja (Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj)
Monda Komerca Centro Dubaja (Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj)
DEC
Monda Komerca Centro Dubaja
Monda Komerca Centro Dubaja
Situo de Monda Komerca Centro Dubaja
Map
Monda Komerca Centro Dubaja
vdr

Kun ĉirkaŭ 1.3 milionoj da kvadrataj futoj de kovrita spaco por eventoj kaj ekspozicioj, enhavanta 21 salonojn kaj ĉirkaŭ 40 kunsidejojn sur 3 etaĝoj, la Dubai World Trade Centre gastigas ĉirkaŭ 500 eventojn ĉiujare. En 2015 ekzemple, okazis 396 komercaj eventoj kaj oni ricevis ĉirkaŭ 2.74 milionojn da vizitantojn.

Ĝi estas en la nordo de la Avenuo Ŝejĥo Zajed en Bur Dubajo. La turo de oficejoj de 39 etaĝoj estas 149 metrojn alta; plej parto de lokaloj estas lueblaj komerce cele. En la epoko de la konstruado, ĝi estis la plej alta konstruaĵo de Dubajo. En ĝi estas gravaj entreprenoj kiel jenaj: Federal Express, General Motors, Johnson & Johnson, MasterCard International, Schlumberger, Sony, EUA, advokatoj Curtis, Mallet-Prevost, Colt & Mosle LLP, kaj la konsulejoj de Italio, Japanio, Hispanio, Svisio, Turkio kaj Usono.

25° 13′ 39.4″ N 55° 17′ 19.6″ O / 25.227611 °N, 55.288778 °O / 25.227611; 55.288778 (mapo)

Eksteraj ligiloj redakti