Monda Serio (basbalo)

Usona basbala konkurso

La Monda Serio (World Series) estas la ĉiujara ĉampionado de la nordamerika profesia plejaltnivela basbala teamaro (Maĵorliga Basbalo; angle Major League Baseball).

Monda Serio
turniro • United States Championships • basbaka konkurso
Lando Usono
Fondita en 1903
vdr

Unu teamo el ĉiu el la du "maĵoraj ligoj" — la Usona kaj la Nacia — partoprenas en serion de kvar ĝis sep ludoj. La unua teamo, kiu atingas kvaran venkon, gajnas la premion, kiu nomiĝas Commissioner's Trophy ("Trofeo de la Komisiito").

La Mondan Serion oni establis en la jaro 1903. Antaŭ 1969, la plej sukcesa teamo (laŭ venkoj-malvenkoj) en ĉiu ligo pluiris al la Mondserio. Ekde tiu jaro, la ligoj aranĝas eliminan turniron por decidi la ĉampionan teamon de la ligo, kaj la venkintaj teamoj el tiuj serioj kunluktas en la Monda Serio. Ĝis 2015 inkluzive, okazis 111 Mondaj Serioj; la Usona Ligo gajnis 64-foje kaj la Nacia Ligo 47-foje. La serio komenciĝas en oktobro (kaj kelkfoje etendiĝas en novembron), pro kio oni donas al ĝi la kromnomon Fall Classic ("Aŭtuna Klasikaĵo").

En 2015 la teamoj en la turniro estis Mets (el Novjorko) kaj Royals (el Kansasurbo). La Kansasurba teamo gajnis post kvin ludoj. Historie la plej sukcesa teamo estas Yankees (Novjorkaj Jankioj), kiu atingis la serion 40 fojojn kaj venkis 27 fojojn.