Mondeo (angla kaj france Monde) estas ofta ero en kronoj, kaj precipe en la kronoj de la Brita reĝa familio.

Krono de Sankta Eduardo
La krono de la ŝtata imperio

La mondeo estas ora globuso, kiu ligas la duonarkojn, kiuj konsistigas la supron de la krono. Plej ofte super ĝi elstaras kruco.

Ĝi simbolas la regadon de la monarko pri la lando, kaj la kruco super ĝi simbolas la aŭtoritaton donitan al la monarko de Dio por fari tion.

En multaj kronoj la mondeo povas esti apartigita de la krono, kaj la duonoj de la arkoj forigitaj de ĝi - tiel ke nur la bazo de la krono restas, por esti malpli peza al la kapo de la portanta monarko.