Princino Mononoke

(Alidirektita el Mononoke Hime)

Princino Mononoke (japane: もののけ姫 [mononoke hime]) estas japana animacia filmo de Studio Ghibli publikigita en 1997. La reĝisoro estis Mijazaki Hajao. La muzikon por tiu filmo komponis Hisaiŝi Ĝo. La vorto "Mononoke" (もののけ [mononoke]) signifas fantomon, spiriton aŭ monstron.

Princino Mononoke
animea filmo • original anime
Originala titolo もののけ姫
[Mononoke Hime]
Produktadlando Japanio
Originala lingvo japana
Kina aperdato 12 jul. 1997, 19 apr. 2001, 22 jul. 1996, 19 dec. 1997, 1997
Daŭro 133 minutoj
Ĝenro animeo
Kameraado Atsushi Okui
Reĝisoro(j) Mijazaki Hajao
Produktisto(j) Toshio Suzuki
Scenaro Miyazaki Hayao
Loko de rakonto Japanio
Muziko de Hisaiŝi Ĝo
Produktinta firmao Studio Ghibli
Honorigoj Animation Kobe Theatrical Film Award • Japan Academy Prize for Picture of the Year
IMDb
vdr

Intrigo redakti

La rakonto situas en fantasta mondo simila al Japanio antaŭ ĉirkaŭ 500 jaroj. La juna princo Aŝitaka de la tribo Emiŝi estas vundata kaj venenata, kiam li provas protekti kelkajn junulinojn kontraŭ monstra spirito el la arbaro. Pro tio li devas forlasi sian hejmlandon kaj li komencas serĉi rimedon kontraŭ sia malsano. Baldaŭ li trafas al mezo de granda batalo inter la supernaturaj spiritoj de la arbaro, protektante la arbaron kaj la homoj, kiuj volas uzi la riĉaĵojn de la arbaro por konstrui civilizacion. La fortoj de la arbaro estas kondukataj de homa junulino, "princino Mononoke", kiu estis adoptita de la lupa "diino Moro" kaj konsideras sin mem lupino.

Ĉefaj roluloj redakti

  • Aŝitaka (アシタカ [aŝitaka])
Juna princo de la popolo Emiŝi, la protagonisto de la filmo. Lia nomo laŭvorte signifas "ĉu (estos) morgaŭ?".
  • San (サン [san])/ Princino Mononoke (もののけ姫 [mononoke hime])
Junulino vivanta kun la lupaj dioj en la arbaro.
  • Baronino Eboŝi (エボシ御前 [eboŝi omae])
Fondintino kaj ĉefo de la metalurgia vilaĝo.
  • Diino Moro (モロの神 [moro no kami])
Lupa diino kaj adopta patrino de San.
  • Gonza (ゴンザ [gonza])
Sekvantulo de Baronino Eboŝi, li estras la gardistojn kaj la bovgvidantojn
  • Koroku (甲六 [kōroku])
Bovgvidanto vundita en la batalo kontraŭ la lupoj.
  • Toki (トキ [toki])
Kuraĝa virino el la metalurgia vilaĝo, edzino de Koroku.
  • Monaĥo Ĝiko (ジコ坊 [ĝiko bō])
Elsendita de la unio de la majstroj, li volas la kapon de Ŝiŝigami.
  • Ĉefo Okkoto (乙事主 [okkotonuŝi])
Apra dio el Kjuŝuo, li postulas la militon kontraŭ la homaro.
  • Ŝiŝigami / Didaraboĉĉi (シシ神 [ŝiŝigami]/ ディダラボッチ [didaraboĉĉi])
Granda dio de la bestoj de la arbaro (taga/ nokta formo).

Filmo redakti

La filmo "Princino Mononoke" aperis en 1997 en Japanio en la kinejoj kaj enportis 19,3 miliardojn jenojn (ĉirkaŭ 180 milionoj usonaj dolaroj). Kun 14,2 milionoj kinaj aspektantoj en Japanio tiu filmo iĝis numero 1 de ĉiuj filmoj, nur superita en 2001 de alia filmo de Mijazaki: La vojaĝo de Ĉihiro.

"Princino Mononoke" aperis en 1997 ankaŭ en LD (laserdisko), kaj en 1999 en kelkaj Usonaj kinejoj, poste tiu filmo aperis en DVD voĉtratukita en multajn lingvojn.

Titolo en aliaj lingvoj redakti

lingvo titolo signifo
angla Princess Mononoke princino Mononoke
ĉeĥa Princezna Mononoke princino Mononoke
finna Prinsessa Mononoke princino Mononoke
franca Princesse Mononoké princino Mononoke
germana Prinzessin Mononoke princino Mononoke
greka Πριγκίπισσα Μονονόκε princino Mononoke
hebrea הנסיכה מונונוקי la princino Mononoki
hispana La princesa Mononoke la princino Mononoke
hungara A vadon hercegnője princino de la densarbaro
itala Principessa Mononoke princino Mononoke
japana もののけ姫 princino Mononoke (princino de la fantomoj/spiritoj/monstroj)
kroata Princeza Mononoke princino Mononoke
mandarena 魔法公主 magia princino
norvega Prinsesse Mononoke princino Mononoke
pola Księżniczka Mononoke princino Mononoke
rusa Принцесса Мононокэ princino Mononoke
slovaka Princezná Mononoke princino Mononoke

Libroj redakti

En 1997 en Japanio aperis ankaŭ la kolorplena kvar-voluma filmkomikso pri "Princino Mononoke" eldonita de Tokuma Shoten. Poste filmkomiksoj en diversaj lingvoj sekvis, ekz. en Germanio 2000 en la Carlsen Verlag.