Monschau

komunumo de Nordrejn-Vestfalio en okcidenta Germanio

Monschau estas germana urbo en la Federacia lando Nordrejn-Vestfalio, urba regiono Akeno. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 11 864 loĝantojn sur areo de 94,6 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 126 loĝantoj/km². La komunumo apartenas al la transnacia Eŭregiono Mozo-Rejno.

Monschau
urba komunumo de Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 52156
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 11 895  (2023) [+]
Loĝdenso 126 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 33′ N, 6° 15′ O (mapo)50.556.25Koordinatoj: 50° 33′ N, 6° 15′ O (mapo) [+]
Alto 517 m [+]
Areo 94,6 km² (9 460 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Monschau (Nordrejn-Vestfalio)
Monschau (Nordrejn-Vestfalio)
DEC
Situo de Monschau
Monschau (Germanio)
Monschau (Germanio)
DEC
Situo de Monschau

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Monschau [+]
vdr
la loka burgo dumvintre
urbocentra impreso borde de la rivereto Rur

Monschau estas unu el la plej pitoreskaj urboj en la okcidenta parto de la Ejfelo antaŭ la belga landlimo. Ĝi situas je 450m alteco. Ĝi situas en la mallarĝa, kurboplena kaj rokeca valo de la rivero Ruro, tie kie la “Laufenbach” kaj la “Schwalm” aŭ “Perlenbach” en la Ruron fluas.

La mallarĝaj stratoj estas ofte ligitaj per altaj ŝtonaj ŝtuparoj, hakitaj el la rokoj. La plej malnova parto de la urbo situas sur la maldekstra Rurobordo apud la piedo de la « Schlossberg ». Tie staras, laŭlonge de la malnova « Pfarrkirche », konstruita en 1649, en la « Kirchstrasse », ankoraŭ belaj trabfasadaj domoj, i.a. la estinta « Rathaus » el la 17a jarcento. Alia vidindaĵo estas la ruino de la kastelo, kiu parte funkcias kiel junulargastejo.

Vidindaĵoj

redakti
  • la “Unterburg”
  • la Azenoturo
  • la domo de la komandanto
  • la burgokapelo (konstruita antaŭ 1369)
  • la estinta kazerno (nun hospitalo)
  • la gotika pordego kun la du turoj en la “Oberburg”
  • la defendmuro ĉirkaŭ la “Vorburg”
  • la kastelturo
  • subtera ŝtuparkoridoro
  • trabfakaĵaj domoj
  • Monaĥejo Reichenstein en Kalterherberg, urbokvartalo de Monschau

Eksteraj ligiloj

redakti