Monta preĝejo (Sitzendorf)

La luterana Monta kirko (germane: Bergkirche Sitzendorf) en Sitzendorf (Turingio) en Germanujo estas monumentprotektotaĵo.

La monta kirko en Sitzendorf

Historio redakti

Donacis la grundon en la 1930-aj jaroj la sitzendorf-anoj Paul Möller, Albert Höhnlein kaj la heredintoj de la entrepreno bakisto mastra Sorge. Por ĝia unika situo sur montosprono supre de Schwarzatal-fervojo rekte apudtaluse ĝi admirindas. Supre de ĝi en la direkto de la vilaĝokerno estas tombejo.

La altarejo kaj la baptujo novigitis en 1979 fare de la erfurta orforĝisto Helmut Griese kun substreko de la funkcio altarilara por liturgio. Konkrete temas pro:

  • paska kandelegingo
  • kverkligna altaro kun du dek piedoj (el kiuj kvar estas pli larĝaj): kun la altarkruco, du kandelabroj altaraj kaj la paska kandelegingo ĝi formas la kunvenantaj homoj dum komunio; la dudek finaĵoj de la altarkandelabroj simboligas la dek du apostolojn
  • altara kruco de la Pantokratoro, el ligno kun kupraĵoj; montokristalo dorsa simbolas por la klareco de Sankta Spirito; la terglobo en la manoj de la Sinjoro estas duonjuvelŝtono jaspiso; ĉielarko ĉe la piedoj de Jesuo Kristo esta signo de la malnova kaj la nova ligoj inter Dio kaj la homaro; la dek du vitraj ŝtonetoj krucfine denove simbolas por la 12 apostoloj; la tri kolonoj sur kiuj kuŝas la kruco estu la Triunuo

Konsekrotago preĝeja estis en la 25.9.1932. En 1975 la orgenfarfirmao Böhm el Waltershausen/Gotao (Rudolf Böhm) instalis novan orgenon kiu havas sep registrojn, klavaron kaj pedalon.

Eksteraj ligiloj redakti

50.632511.171111