Montara ŝoseo de Masaryk

Montara ŝoseo de Masaryk estas ŝoseo en Gigantmontaro, kiu kunigas Horní Mísečky kun montopinta regiono de okcidenta Gigantmontaro. Devene tiu ĉi termino rilatis jam al sektoro de ŝoseo II/286 de Hrabačov, nun oni uzas ĝin plejparte por ties montara parto. La estiĝon rememorigas ankaŭ memorŝtono sur vojkruciĝo ĉe Hrabačov proksime de Jilemnice.

Sektoro senpere sub la montopinto kun ĝuste veturanta turista aŭtobuso

Priskribo redakti

[1] La ŝoseo komenciĝas en Horní Mísečky ĉe Jilemnica budo proksimume en alteco 1035 m s. m., kie ĝi ligas al ŝoseo II/286 el Jičín. Poste ĝi alpremiĝas al la suda deklivo de montodorso nomata Krkonoš kaj per kvar serpentinaj vojkurbiĝoj ĝi rapide grimpas ĝis alteco 1220 m s. m., post kio ĝi preskaŭ per rekta sektoro de tirema ascendo ĝi forlasas altecan zonon de arbaro (pase de la ascendado estas interese observi senĉese malaltiĝantajn piceojn, kiuj ĉirkaŭ alteco 1300 m s. m. malaperas kaj anstataŭigas ilin monta pino) kaj ĝi atingas ĝis 1370 m s. m. Post akra vojkurbiĝo la ŝoseo finiĝas per returniĝejo en Zlaté návrší en alteco 1390 m s. m., suma longo estas proksimume 4,5 km.

En kelkaj lokoj estas konstritaj plilarĝigitaj evitejoj, ĉar la ŝoseo estas proporcie mallarĝa kaj kontraŭveturantaj veturiloj alie ne povus sekure eviti unu la alian.

Historio redakti

[2]La ŝoseo estis konstruita en la jaroj 1934 - 1936 en konekso kun preparo de konstruado de limregionaj ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj en regiono de Labská louka - la intenco vekigi vojaĝtuurismon estis prefere nur sekundara, eĉ kiam oni simbole kalkulis en fino de la ŝoseo kun konstruado de la tn. Kabano de Švehla. Ĝia realigo neniam okazis, nur en la 1960-aj jaroj ĉi tie estis konstruita almenaŭ malgranda Budo de Vrbata. La konstruadon de la ŝoseo en tiu ĉi sektoro komencis firmao Fifka a Moravec en majo de 1934 kaj ĝi okupigis centojn de laboristoj el vasta ĉirkaŭaĵo, al kiuj oni pagis pohoran salajron 2,30 Kč[3]. La konstruado en tiuj ĉi kondiĉoj povis okazis nur 5 monatoj en la jaro, do solena malfermo de la ŝoseo okazis nur la 10-an de aŭgusto 1936 kaj sumaj kostoj atingis 4,5 milionoj da Kč. La devena surfaco estis pavumita. Malgraŭ tio ke la ŝoseo estis devene konstruita por pli facila alveturo al montaro kaj plifaciligo de konstruadoj de malpezaj fortikaĵoj de la ĉeĥoslovaka respubliko, paradokse ĝi servis male: post deviga rezigno pri la sudeta limregiono sekve de Munkena interkonsento sur ĝi facile transportiĝis taĉmentoj de Wehrmacht.

Ligiloj redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti