Montara fervoja linio Hakone

La Montara Fervoja Linio Hakone estas montara fervojo en Japanio, kies firmao apartenas al la Grupo Odakyu kaj posedas ankaŭ la Kablotramon Hakone.

trajno el la serio 1000, "Bernina" ĉe la stacio Gōra
trajno el la serio 2000, "St. Moritz" ĉe la stacio Odawara en 2006

La unua parto de la linio inter la stacidomo Odawara kaj la stacidomo Hakone-Yumoto komencis operacii en 1919, kaj al la nuna fin-stacio Gōra ĝi atingis en 1930.

Depost 2006, sole trajnoj de la linio Odakyū veturas sur la antaŭe tri-rela unika sekcio inter la stacio Odawara kaj la stacio Hakone-Yumoto. El la fin-stacio Gora turistoj povas kontinui sian itineron plue supren per la Kablotramo Hakone.

La speciale ekipitaj trajnoj de la Montara Fervoja Linio Hakone kapablas supren veturi eĉ 1 metron vertikale po ĉiuj 12.5 metroj da horizonta distanco sur maksimume 8-procenta deklivo. Ĉar la linio transpasas la Nacian Parkon de Fuji-Hakone-Izu, oni atenteme elektis ĝian itineron por ke la ĉirkaŭaj naturaj scenejoj estu nur minimune damaĝitaj. Pro la malfacilaj vetur-kondiĉoj la linio havas tri zigzagtrakojn survoje de deklivo por traveturi la plej penajn itinerojn.

Priskribo redakti

 
vagonaro de la serio 3000 sur 8-procenta deklivo proksime de la stacidomo Hakone-Yumoto (direkte al Tōnosawa)
 
sekcio de tri-rela trako ĉe la stacio Iriuda
  • Longeco de la linio : 15 km
  • ŝpuro:
    • Odawara - Iriuda: 1,067 mm
    • Iriuda - Hakone-Yumoto: 1067mm kaj 1435mm (tri-rela trako)
    • Hakone-Yumoto - Gōra: 1435mm
  • Staci(dom)oj: 11 (fin-stacidomo inkluzivita)
  • Trako: unuopa
  • Movforto:
    • Odawara - Hakone-Yumoto: 1,500 V DC
    • Hakone-Yumoto - Gōra: 750 V DC
  • Konektoj kun aliaj fervojaj linioj:
  • La stacidomo Hakone-Yumoto estas la starta punkto por ĉiuj trajnoj de la Montara Fervoja Linio Hakone.
  • Sur la sekcio inter Odawara kaj Hakone-Yumoto veturadas la luksa ekspreso trajno "Romancecar" de Odakyu el Shinjuku(Ŝinĝuku) kaj lokaj trajnoj de Odakyu.
  • La vagonaroj de la Montara Fervoja Linio de Hakone haltas ĉe tri stacioj, kiuj malhavas pasaĝeran kajon.
  • Estas tri zigzagtrakoj: Deyama, Ōhiradai, kaj Kami-Ōhiradai.
  • Traveturo inter Odawara kaj Gōra daŭras ĉirkaŭ 55 minutojn.

De Shinjuku(Ŝinĝuku) en la centro de Tokio ĝis Hakone-Yumoto estas ĉirkaŭ unu horon kaj 25–35 min. da veturado per ekspreso de Odakyu.

Eksteraj ligiloj redakti

Tiu ĉi artikolo baziĝas sur la angla versio.