Montareĝo (montar-eĝo) estas akra montodorso. Tiu geomorfologia objekt-tipo havas, precipe en la altmontaro, je ambaŭ flankoj krute falantajn deklivojn. Breĉo inter du montoj povas havi la formon de montareĝo, sed montareĝo ankaŭ povas finiĝi super valo kiel montonazo.

La orienta eĝo de la montaro Nagelfluhkette en la Allgäuer Alpen. Rigardo al la monto Steineberg (maldekstre)

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo 2009-03-18 16:50 Gebirgsgrat en la germana Vikipedio.