Monumento al Filipo la 4-a

La Monumento al Filipo la 4-aFontano de Filipo la 4-a troviĝas en la centro de la Orienta Placo, unu el la areoj plej interesaj kaj allogaj lokoj de Madrido (Hispanio) el art-historia vidpunkto. Ĝi estis starigita dum la regado de la reĝino Izabela la 2-a en la unua duono de la 19-a jarcento, tamen, la rajda statuo venas de la 17-a jarcento.

Monumento al Filipo la 4-a
skulptaĵofontano [+]
Koordinatoj40° 25′ 7″ N, 3° 42′ 44″ U (mapo)40.418537815615-3.7122401461787Koordinatoj: 40° 25′ 7″ N, 3° 42′ 44″ U (mapo)

Estiĝo1640
konsekro17-a de novembro 1843

Map
Monumento al Filipo la 4-a
Vikimedia Komunejo:  Monument to Philip IV of Spain, Madrid [+]
vdr
Orienta flanko de la monumento

La monumento estas verkaĵo de la itala skulptisto Pietro Tacca, kiu uzis dizajnon de Velázquez kaj ricevis la sciencan konsiladon de Galileo Galilei mem por la fiksiĝo de la statuo. Li ankaŭ kalkulis je la kunlaborado de Juan Martínez Montañés, aŭtoro de la busto de la monarĥo.