Monumento al Freneza Ĉevalo

La Monumento al Freneza Ĉevalo (angle: Crazy Horse Memorial) estas monumento kiu nuntempe estas elhakata en la granito de la Nigraj Montoj (angle: Black Hills) en la usona ŝtato Suda Dakoto, honore al Freneza Ĉevalo la gvidinto de la Lakotoj. Kiam ĝi estos finpreta, ĝi figuras Frenezan Ĉevalon, rajdante sur galopanta ĉevalo. La statuo fariĝos 195 metroj longa kaj 172 metroj alta. La konstruo estas financata per donacoj.

Monumento al Freneza Ĉevalo
monumental sculpture • memorigaĵo [+]
Koordinatoj43° 50′ 12″ N, 103° 37′ 28″ U (mapo)43.836789-103.624386Koordinatoj: 43° 50′ 12″ N, 103° 37′ 28″ U (mapo)

ArkitektoKorczak Ziółkowski

Estiĝo3-a de junio 1948

Monumento al Freneza Ĉevalo (Suda Dakoto)
Monumento al Freneza Ĉevalo (Suda Dakoto)
DEC
Monumento al Freneza Ĉevalo
Monumento al Freneza Ĉevalo
Lokigo de Suda Dakoto en Usono

Map
Monumento al Freneza Ĉevalo

Vikimedia Komunejo:  Crazy Horse Memorial [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

En 1939 la skulptisto Korczak Ziółkowski estis alparolita de Siuogvidanto Henry Standing Bear (Hendriko Staranta Urso) por fari planon por la statuo. Ziółkowski jam kontribuis al la konstruo de Monto Rushmore. La konstruado komenciĝis en 1948. La vizaĝo de Freneza Ĉevalo estis finkonstruita en 1998. Ne estas klara kiam la tuta statuo estos preta, verŝajne en 2020.

Ĉiujare oni organizas marŝon al la statuo. Ankaŭ estas eksplodoj ĉe kiu oni invitas la publikon por vidi kiel parto de la roko estas forblovata.

Estas ankaŭ kritiko je la projekto flanke de la Siuo-socio. Oni interalie argumentas ke Freneza Ĉevalo neniam volis ke oni fotografas aŭ bildigas lin. Tial estus nekonvena por fari statuon de li.

Ĝi situas je koordinatoj 43° 50′ 12″ N 103° 37′ 28″ U / 43.83667 °N, 103.62444 °U / 43.83667; -103.62444 (mapo).

Eksteraj ligiloj redakti