Monumento al L. L. Zamenhof en Bjalistoko

Monumento al Ludoviko Zamenhof (pole Pomnik Ludwika Zamenhofa) estas monumento en Bjalistoko , situanta sur skvaro inter la stratoj Malmeda kaj Białówny[1] .

Monumento al Ludoviko Zamenhof en Bjalistoko
Pomnik Ludwika Zamenhofa w Białymstoku

monumento
Prezento
Arkitekto Jan Kucz
Dato de konstruo 1973
Geografio
Lando Pollando
Regiono Podlaĥio
Loko Bjalistoko
Geografia situo 53° 8′ 0″ N, 23° 9′ 25″ O (mapo)53.13345823.157078Koordinatoj: 53° 8′ 0″ N, 23° 9′ 25″ O (mapo)
Monumento al Ludoviko Zamenhof en Bjalistoko (Bjalistoko)
Monumento al Ludoviko Zamenhof en Bjalistoko (Bjalistoko)
DEC
Monumento al Ludoviko Zamenhof en Bjalistoko
Monumento al Ludoviko Zamenhof en Bjalistoko
Monumento al Ludoviko Zamenhof en Bjalistoko
Situo de Monumento al Ludoviko Zamenhof en Bjalistoko

Map

vdr
Solena enmasonigo de la fundamenta ŝtono por neniam konstruita monumento ĉe la placo Katyński, 12-an de aŭgusto 1931

Historio de la monumento redakti

En Bjalistoko oni provis honori la iniciatinton de Esperanto jam en la 1930-aj jaroj. La 12-an de aŭgusto 1931 okazis la ceremonio de meto de la fundamenta ŝtono por la monumento en formo de la Babela turo, kiu devis estis lokita en la hodiaŭa placo de Katyń. La projekto neniam estis efektivigita[2].

En la 1950-aj jaroj oni faris pliajn provojn starigi monumenton. La 6-an de aŭgusto 1959, dum simpozio de la partoprenantoj de la varsovia UK 1959 en Bjalistoko, oni enmasonigis la fondoakton por la monumento al Zamenhof. La aŭtoro de la projekto estis Stanisław Lisowski, laŭ kiu ĝi devis esti grandioza figuro de Zamenhof, forĝita en blanka granito, staranta sur stelo en cirklo. La projekto neniam estis efektivigita pro financaj kialoj.

En 1973 Jan Kucz faris buston de la majstro kaj metis ĝin sur kolonon. Sur la kolono troviĝas la teksto: "Ludwik Zamenhof 1859–1917", kaj sur la busto: "Esperanto proksimigas naciojn".

La monumento iĝis unu el la punktoj de la Itinero de Juda Heredaĵo en Bjalistoko prilaborita de grupo de doktoriĝantoj kaj studentoj de Universitato en Bjalistoko[3], malfermita en junio 2008. Ĉi tiu objekto estis ankaŭ markita ĉe la Itinero de Esperanto kaj multaj kulturoj malfermita en junio 2009[4] .

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti