Morozko (ĉeĥe Mrazík, slovake Mrázik) estas legenda rusa fabela filmo el la jaro 1964 pri laborema Nastja, kuraĝa, sed memplaĉema Ivan kaj amo, kiu konsilis al si kun malbona duonpatrino same kiel kun frostiga sorĉo de sceptro-frostileto.

Morozko
filmo
Originala titolo Морозко
Originala lingvo rusa lingvo
Kina aperdato 1964, 24 mar. 1965
Ĝenro fantasta filmo, kristnaska filmo, fabelfilmo
Kameraado Dmitri Surensky
Reĝisoro(j) Alexander Rou
Scenaro Nikolay Erdman • Mikhail Volpin
Muziko de Nikolai Budashkin
Rolantoj Alexandr Chvylja • Natalya Sedykh • Eduard Izotov • Inna Ĉurikova • Pavel Pavlenko • Vera Altayskaya • Georgy Millyar • Tatyana Pelttser • Anastasia Zuyeva • Anatoly Kubatsky
Produktinta firmao Gorkij filmstudio
IMDb
vdr

Estis-ne estis, vivis foje maljunulo, kiu havis obeeman kaj laboreman filinon Nastjon, sed li edziĝis kun malbona virino, kiu torturis ambaŭ same kiel ŝia dorlotita filino Marfuŝa. Kaj ĉar Marfuŝa ne prenis tro da beleco, je tiom pli la duonpatrino malamis la ĉarman Nastjon, kaj ŝi pripensis, kiel senigi de ŝi, ke ŝi fine dum kruela vintro forpelis ŝin en arbaron esperante, ke ŝi tie frostiĝos aŭ ke lupoj forvoros ŝin. En la arbaro feliĉe zorgis pri la neĝkovritaj arboj la sorĉema Morozko, gardanto de la vintra arbaro, caro de neĝŝtormo kaj tondro. Kaj tiu, ĉar li estis justa, helpis Nastjon kaj zorgis pri ŝi. Kaj en la sama tempo, sed en alia loko denove, ekiris en la mondon la bela fortulo Ivan. Li superis rabistojn, li konsilis al si kun maljuna sorĉistino, sed li ofendis Avon-boteleton, do li fariĝis urso devante fari bonajn farojn, por ke li denove reakiru reen sian homan vizaĝon.