Moskeo Mohammad Al-Amin
La Moskeo Mohammad Al-Amin estas moskeo situanta ĉe la Placo de la Martiroj en la urbocentro de Bejruto, Libano. Ĝi estis konstruita inter 2002 kaj 2007 de la iama libana Ĉefministro Rafik Hariri, kiu estis enterigita en ĝi. La moskeo estis oficiale inaŭgurita de lia filo Saad Hariri la 17-an de oktobro 2008.
Moskeo Mohammad Al-Amin | ||
---|---|---|
moskeo [+] | ||
Koordinatoj | 33° 53′ 42″ N, 35° 30′ 23″ O (mapo)33.89496944444435.506369444444Koordinatoj: 33° 53′ 42″ N, 35° 30′ 23″ O (mapo) | |
Estiĝo | 2005 | |
Moskeo Mohammad Al-Amin | ||
Vikimedia Komunejo: Mohammad Al-Amin Mosque [+] | ||
Laŭ la arkitekto, Azmi Fakhuri, la blukupola moskeo havas otomanan inspiron surbaze de la Blua moskeo de Istanbulo.[1]
La dekoracio, pentrado kaj ornamaĵoj estis faritaj de la armen-libana artisto Harut Bastaĵjan, fondinto de la Arto de Moskeoj, en 2005.[2]
Referencoj redakti
- ↑ "Mohammed al-Amin Mosque Inaugurated Downtown Beirut". (October 18, 2008). Al-Manar-TV, [1][rompita ligilo]
- ↑ "The Art of Mosques", http://mosqueart.com
Eksteraj ligiloj redakti
- ArchNet info Arkivigite je 2006-02-27 per la retarkivo Wayback Machine
- Bildoj de Anobel Odisho Arkivigite je 2010-04-18 per la retarkivo Wayback Machine