Movblindeco estas tre rara neŭropsiĥologa anomalio rilate al vidkapablo. La malsanulo ne povas vidi movadon, sed li povas vidi senmovajn objektojn. Ĝia kialo estas lezo de cerbaj strukturoj, kio damaĝas cerbajn regionojn (V1, V5) respondecajn pri vidi movon. Oni ne povas kuraci ĝin. La informoj pri tiu malsano devenas de unu malsanulino, LM.

Kaŭzoj redakti

En Alzheimera malsano movblindeco povas akompani memoriajn problemojn.[1] Tiu povas doni al perturboj de orientiĝo. Ekde artikolo de Pelak kaj Hoyt neniu seĉis pri tiu temo.[2]

Ankaŭ lezio de okcipitra lobo de cerbo povas okazi movblindecon. La neŭronoj en limo de okcipitra kaj temporala loboj prilaboras kun vido de movo. Ĉe LM la lezio estis simetria, kaj malgranda, do ĝi ne perturbis aliajn vidajn funkciojn.[3] Estas konitaj aliaj malsanuloj kun nesimetria lezio. Tiu estas rara, ĉar la traŭmo kutime estas pli granda, kaj igas pli grandajn problemojn.[4][2]

Oni povas pritempore okazi movblindecon en sanuloj per TMS. En areo V5 oni devas doni MRI pulzojn dum 800ms, kaj 28ms alian stimulon en ĉiu minuto dum 11 minutoj. La V5 regio ne povas funkcii dum 20-30 ms, se tiu daŭras ankaŭ post 10ms de stimulo. Ankaŭ la V1 povas esti pritempore malaktivita, se ĝi ricevas elektran impulson 60-70ms post stimulo, sed tiu estas malpli efektiva.[5]

Kazoj redakti

Gisela Leibold redakti

Gisela Leibold (LM) estis 43 jara, kiam ŝi raportas siajn embarasojn en la vivo. Ŝi parolis pri situoj kiel transpasado de vojo; pli ol du homoj moviĝantaj en sama ĉambro; persona interparolado; plenigi kafon aŭ teon. Ŝi ne vidas moviĝadon de aŭtoj, do ili povus okazigi akcidenton. Dum interparolado ŝi ne vidas mimikon kaj moviĝadon de buŝo. La fluidaĵoj videblas same kiel glacikonusoj. Ŝi ne scias, kiam ŝi plenigis, ĉar la fluidaĵo aspektas kiel frostita.

Ŝi iris al malsanulejo en oktobro de 1978 kun kapdoloro kaj kapturniĝo. Oni rekonis trombon en flanka sinus sagitalis superior, kio okazis simetrian lezon en ambaŭ flankojn de malantaŭa regiono de vida krusto.[4] Ĝi estis malgranda, kaj ne perturbis aliajn vidajn funkciojn.[3] La spac-, stereo-, formo- kaj kolorvidado, kaj la movadoj de okuloj restis normalaj. Ankaŭ ne estas difektita la vidado de senmovaj objektoj. Ankaŭ vidado de movoj ne ĉesis plene funkcii, ŝi havis restojn. Tio povas referi al pli evolviĝintaj funkcioj de V1, aŭ iuj funkcioj de V5 povis resti. Sed la lezo perturbis vidmotorajn taskojn, ekzemple atingi aŭ kapti objektojn. Do oni povas supozi, ke V5 donas signalojn al ventraj kaj dorsaj neŭrovojoj.[6][7]

Laŭ testoj kiuj ne enhavis moviĝajntajn objektojn, ŝia vido restis normala. Ŝi rekonis la objektojn pli malrapide, ol sanuloj, sed tiu ne estis signifikanta. Laŭ testoj kiuj testis per moviĝantaj objektoj ŝiaj kapabloj dependis de direkto, de rapideco de movoj, kaj ekde tiu, ke ŝi sekvis la movojn per okuloj, aŭ ŝi rigardis meze de orbito.

Malsanulo de Potzl kaj Redlich redakti

En 1911 Potzl kaj Redlich skribis pri malsana virino, kio estis tiam 58 jara.[8] La malantaŭa parto de cerbo estis ambaŭflanke difektita. Ŝi diris, ke la objektoj ne moviĝas, sed ili aperas en aliaj lokoj. Ŝi ankaŭ malgajnis parton de vidkampo, kaj havis nominalan afazion.

Malsanulo de Goldstein kaj Gelb redakti

La malsanulo estis 24 jara viro, kun pafita vundo en malantaŭa parto de cerbo. Li ne vidis la moviĝadon, sed li konis la direkton. Ili pensis, ke la maldekstra okcipitra lobo estis difektita laterale kaj mediale, sed poste ili trovis, ke la cerbo estas difektita ambaŭflanke. Li ankaŭ malgajnis vidkampon excentre en 30 gradoj, kaj li ne povis nomi viditajn objektojn.[8]

Malsanulo de Pelak kaj Hoy kun Alzheimera malsano redakti

La malsanulo estis 70 jara viro, kio suferis je Alzheimera malsano. Li ĉesis stiri antaŭe 2 jaroj, ĉar li ne povis vidi moviĝadon. Laŭ lia edzino li ne povis estimi distancon kaj fastecon de alia aŭto, kaj li diris, ke li ne vidas, kiu okazas ĉirkaŭ. Li ankaŭ povis malfacile interpreti televidajn programojn, kiuj enhavas multan moviĝadon, ekzemple sportojn kaj akciajn filmojn. Li suferis ankaŭ je sindromo de Bálint.[2]

Malsanulo de Pelak kaj Hoy kun TBI redakti

En 2003 li estis 63 jara, kaj li suferis je movblindeco ekde du jaroj, kiam granda stango falis kaj okazis traŭmon en lia kapo. La malsano malhelpas lin ĉasi, ĉar li ne vidis la bestojn, atendi movadon de aliaj ĉasistoj, kaj ne vidis, ke lia hundo iris al li. Tiuj malaperis, kaj aperis en nova loko. Ankaŭ stirado igis malfacila. Li ankaŭ forgesis dum legado, kie li estis dum legado. Interparoli kun pli ol unu persono igis malebla. Li ne povis vidi trian dimension en bildoj.[2]

Fiziologio redakti

La movblindeco estas rezulto de lezioj en strukturo de cerbo, kiu perturbas prilaboradon de vidajn informojn. Por vidi movon responsas du apartaj centroj, kiuj estas nomitaj V1 kaj V5. Same la farboj havas apartajn centrojn; se tiuj estas malhelpitaj, la informo pri farboj estas perdita.

V1 estas parto de areo Brodmann 17. Ĝi estas nomita unua vida krusto, sed aliaj vojoj gvidas al aliaj partoj de vida krusto; ekzemple V5 estas sendependa de V1. Ĝi antaŭprilaboras la informojn. Kial V5 estas sendependa de V1, ili povas akcepti informojn nesinkronite. V5 ne devas sendi ĝiajn informojn al V1 por vidi nekompleksajn movojn. En blindvidado lezio estas en V1, sed V5 estas sana, do oni povas observi movojn senkonscie. Se V1 estas traŭmata, vidado de movoj estas malhelpita, sed ne ĉesigita.[5]

V5, ankaŭ nomita MT estas alia parto de vida krusto en latera-malantaŭa regiono de frontala lobo, ĉe kruĉigo de sulcus temporalis inferior kaj incisura preoccipitalis. La ĉeloj de V5 estas specialigitaj por vidi movojn, precipe rekoni direktojn.[8] Plej frue oni trovis ĝin en simioj.[9] Lezio aŭ senaktivado de V5 okazas movblindecon.

La neŭronoj en centraloj aktiviĝas selektive al iuj stimuloj. Oni povas distingi ilin laŭ ilia rolo en vidado.[10] La vida centro havas pli ol 30 de tiuj centraloj.[11]

Laŭ alia teorio orbitoj responsas por spacvidado, la ventrala kaj dorsala. La ventrala rekonas la objektojn, la dorsala la lokon de objektoj. Ĝi ankaŭ prilaboras movadon, kaj helpas movi kapon kaj okulojn.[6]

Movblindeco krom ne vidi movadon malhelpas ankaŭ vizuomotorajn funkcionojn, kiel kapti[7] aŭ atingi[6] objektojn (sindromo de Bálint). La malsanuloj havas multan problemojn en ĉiutaga vivo.

Medio redakti

La serio Dr. House enhavis movblindecon en 7. parto de tria jaro (Son of Coma Guy). Dr. House rekonas movblindecon en junulo, kiu igas paroksismon kiam li ŝaltas lumojn, ne kaptas al sako ĵetitan al li, kaj ne vidas la doktoron dum movado.

Referencoj redakti

  1. Rizzo, M., and M. Nawrot (1998) "Perception of movement and shape in Alzheimer's Disease" Brain 121, 2259-2270.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Pelak, Victoria S., William F. Hoyt (2005) "Symptoms of akinetopsia associated with traumatic brain injury and Alzheimer's Disease". Neuro-Ophthalmology 29, 137-142.
  3. 3,0 3,1 Zihl, J., ULM Munich (Max Planck Institute of Pyschiatry), intervjuita de R. Hamrick, Okt. 28, 2009.
  4. 4,0 4,1 Zihl, J, D von Cramon, N Mai (1983) "Selective disturbance of movement vision after bilateral brain damage". Brain 106, 313-340.
  5. 5,0 5,1 Beckers G. and S. Zeki (1995) "The consequences of inactivating areas V1 and V5 on visual motion perception". Brain 118, pp. 49-60 1995.
  6. 6,0 6,1 6,2 Schenk, Thomas, Norbert Mai, Jochen Ditterich, Josef Zihl (2000) "Can a motion-blind patient reach for moving objects?". European Journal of Neuroscience 12, 3351-3360.
  7. 7,0 7,1 Schenk, Thomas, Amanda Ellison, Nichola Rice, A. David Milner (2005) "The role of V5/MT+ in the control of catching movements: an rTMS study". Neuropsychologia 43, 189-198.
  8. 8,0 8,1 8,2 Zeki, Semir (1991) "Cerebral akinetopsia (visual motion blindness): A review". Brain 114, 811-824.
  9. Shipp, S., B.M. de Jong, J. Zihl, R.S.J. Frackowiak, and S. Zeki (1994) "The brain activity related to residual motion vision in a patient with bilateral lesions of V5" Brain 117, 1023-1038.
  10. Zeki, S., J.D.G. Watson, C.J. Lueck, K.J. Friston, C. Kennard, and R.S.J. Frackowiak (1991) "A direction demonstration of functional specialization in human visual cortex" The Journal of Neuroscience 11(3), 641-649.
  11. LaRock, Eric "Why neural synchrony fails to explain the unity of visual consciousness". Behavior and Philosophy 34, 39-58.

Traduko redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mozgásvakság en la hungara Vikipedio.